﻿1 Kroniko.
3.
Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en Ĥebron: la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail; 
la tria estis Abŝalom, filo de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis Adonija, filo de Ĥagit; 
la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla; 
ses naskiĝis al li en Ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li reĝis en Jerusalem. 
Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono — ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel; 
Jibĥar, Eliŝama, Elifelet, 
Noga, Nefeg, Jafia, 
Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet — naŭ. 
Tio estas ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar. 
La filo de Salomono estis Reĥabeam; la filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu: Asa; la filo de ĉi tiu: Jehoŝafat; 
la filo de ĉi tiu: Joram; la filo de ĉi tiu: Aĥazja; la filo de ĉi tiu: Joaŝ; 
la filo de ĉi tiu: Amacja; la filo de ĉi tiu: Azarja; la filo de ĉi tiu: Jotam; 
la filo de ĉi tiu: Aĥaz; la filo de ĉi tiu: Ĥizkija; la filo de ĉi tiu: Manase; 
la filo de ĉi tiu: Amon; la filo de ĉi tiu: Joŝija. 
La filoj de Joŝija estis: la unuenaskito Joĥanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum. 
La filoj de Jehojakim: lia filo Jeĥonja, lia filo Cidkija. 
La filoj de Jeĥonja: Asir, lia filo Ŝealtiel, 
Malkiram, Pedaja, Ŝenacar, Jekamja, Ĥoŝama, kaj Nedabja. 
La filoj de Pedaja: Zerubabel kaj Ŝimei. La filoj de Zerubabel: Meŝulam, Ĥananja; ilia fratino estis Ŝelomit; 
ankaŭ ĉi tiuj kvin: Ĥaŝuba, Ohel, Bereĥja, Ĥasadja, kaj Juŝab-Ĥesed. 
La idoj de Ĥananja: Pelatja kaj Jeŝaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de Ŝeĥanja. 
La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja: Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat — ses. 
La filoj de Nearja: Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam — tri. 
La filoj de Eljoenaj: Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani — sep. 
