﻿Psalmaro.
6.
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu. 
Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj. 
Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam? 
Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco. 
Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin? 
Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon. 
Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj. 
Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro. 
Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon. 
Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj. 
