﻿Psalmaro.
70.
Al la ĥorestro. De David. Pro memoro. Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min. 
Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 
Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi: Ha, ha! 
Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam: Granda estas Dio. 
Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu. 
