﻿Psalmaro.
82.
Psalmo de Asaf. Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas. 
Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. 
Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 
Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu. 
Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. 
Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 
Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. 
Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn. 
