﻿Psalmaro.
84.
Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj. Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot! 
Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio. 
Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu ĝi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio. 
Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. Sela. 
Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj; 
Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj; 
Ili iras de forto al forto, Aperas antaŭ Dio sur Cion. 
Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela. 
Nia ŝildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito. 
Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto. 
Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto. 
Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas. 
