﻿Psalmaro.
124.
Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael, 
Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni: 
Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero; 
Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon; 
Tiam kovrus nian animon pereiga akvo. 
Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj. 
Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis. 
Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron. 
