﻿Psalmaro.
126.
Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj. 
Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj. 
Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas. 
Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon. 
Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. 
Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj. 
