﻿Psalmaro.
131.
Kanto de suprenirado. De David. Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi. 
Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo. 
Ho Izrael, fidu la Eternulon, De nun kaj eterne. 
