﻿Jona.
2.
Kaj Jona ekpreĝis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fiŝo. 
Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de ŝeol mi kriis, Kaj Vi aŭskultis mian voĉon. 
Vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min ĉirkaŭis; Ĉiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min. 
Kaj mi pensis: Mi estas forpuŝita de antaŭ Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraŭ Vian sanktan templon. 
Ĉirkaŭis min akvo ĝis la animo; Abismo min ĉirkaŭis; Junko kovris mian kapon. 
Mi falis malsupren ĝis la fundamento de la montoj; La tero baris min por ĉiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo. 
Kiam mia animo senfortiĝis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia preĝo alvenis al Vi en Vian sanktan templon. 
Tiuj, kiuj servas al vantaĵoj, Senigas sin je favorkoreco. 
Sed mi kun danka voĉo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas ĉe la Eternulo. 
Kaj la Eternulo ordonis al la fiŝo, kaj ĝi elvomis Jonan sur la sekteron. 
